Maria Henrietta de Aŭstrio
Maria Henrietta de Aŭstrio aŭ de Habsburgo-Loreno, laŭ hungarlingve kutima nomordo Habsburg–Lotaringiai Mária Henrietta, germane Erzherzogin Marie Henriette Anne von Österreich, estis aŭstrohungara arkidukino, belga reĝedzino kaj harpisto. Ŝia patro estis Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno, ŝia edzo estis Leopoldo la 2-a de Belgio.
Maria Henrietta[1] naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1836 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), ŝi mortis la 19-an de septembro 1902 en Spa (Belgio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Maria Henrietta vivis kaj estis edukita en la Reĝa Palaco (Buda) aŭ en la familia bieno en Kastelo de Alcsút. Ŝi multe rajdadis, ŝatis la pentradon kaj muzikon, ŝi ofte harpludis, komponis, parkere konis la plej gravajn poemojn de la hungara poezio. En 1853 ŝi edziniĝis, la geedziĝo nature estis intereso de Habsburgoj. En 1865 ŝi reĝedziniĝis kiel reĝedzino de Belgio. Ŝi naskis 4 geinfanojn:
- Louise, 1858 - 1924
- Leopold, 1859 - 1869
- Stefanie, 1864 - 1944
- Clementine, 1872 - 1955.
En 1895 ŝi forlasis la belgan kortegon kaj vivis plu en banurbo Spa, kie ŝi retiriĝis.
Ŝia sola komponaĵo
[redakti | redakti fonton]- opero Wanda